Silentas la fjordo en matena pluvo
Silentas la fjordo
En matena pluvo
Kaj nur strigo
Foje ploras
Ĉiuj zorgoj
Malfeliĉoj
Enteriĝis
Sen kolero
Kaj nebulo
Kaj la roso
Tenas larmojn
Malibere
Silentas la fjordo
En matena pluvo
Viŝu la larmojn
Hodiaŭ ne ventas