Liberecanoj de Jidlando
[Teksto de "Liberecanoj de Jidlando" ft. JoMo]
[Strofo 1]
Vi, en la ŝtejtoj de Pollando
En la getoj de Rusi'
Tie vi ekzistis
Vi, sen la ŝaloj de preĝado
Sen la kip’ kaj sen Tora'
Tiel vi rezistis
[Antaŭ-rekantaĵo]
Vi elpensis por ni unu novan mondon
Jes, elpensis por ni unu novan mondon
[Strofo 2]
Vi, en germana bombfabriko
En rumana metiej'
Sur la nigraj listoj
Vi, ĉe la rando de Baltiko
En Vieno, en Pariz’
Estis laboristoj
[Antaŭ-rekantaĵo]
Vi fabrikis por ni unu novan mondon
Jes, fabrikis por ni unu novan mondon
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Kia estis via destin'?
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vi ne revis pri Palestin'
Vi, jes, liberecanoj de la Jidlando
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Ne dronigu vin la forges'
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vin ni rememoru sen ĉеs'
Vin, jes, liberecanoj dе la Jidlando
[Strofo 3]
Vin, el praavaj tradicioj
Farĉokarp' kaj Pickelfleisch
Logis kaj inspiris
Vin, pli ol festo de la lumoj
La unua tag' de maj'
Al la strat’ altiris
[Antaŭ-rekantaĵo]
Vi, vi revis por ni pri la nova mondo
Jes, vi revis por ni pri la nova mondo
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Kia estis via destin’?
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vi ne revis pri Palestin'
Vi, jes, liberecanoj de la Jidlando
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Ne dronigu vin la forges’
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vin ni rememoru sen ĉes'
Vin, jes, liberecanoj de la Jidlando
[Ponto] [Deutsch]
Oh je!
Wo seid ihr jetzt
"Die Schwarze Fahne"
Der "Arbeiter Stimme"?
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Kia estis via destin'?
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vi ne revis pri Palestin'
Vi, jes, liberecanoj de la Jidlando
[Rekantaĵo]
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Ne dronigu vin la forges’
Ja bo bo bo bom ja bo boj
Vin ni rememoru sen ĉes'
Vin, jes, liberecanoj de la Jidlando