La Golemo

JoMo

[Teksto de "La Golemo" ft. JoMo]

[Strofo 1]
Noktomez'
Falas neĝ'
Prago endormiĝas
Fuĝas ombro
Ja bo bo bo bom
En la stratoj de juda kvartal'
Fuĝas ombro
Ja bo bo bo bom
En la stratoj de juda kvartal'

[Strofo 2]
Ĉu demon', aŭ ĉu hom'?
Ses futojn li altas
Sur la fronto
Ja bo bo bo bom
Brilas la sigel' de Salomon'
Sur la fronto
Ja bo bo bo bom
Brilas la sigel' de Salomon'

[Rekantaĵo]
Fermu pordojn
Kaj fenestrojn
Sonas besta ĝem'
Kaj revenu hejmen
Ĉar sur stratoj
Apud domoj
Paŝas la Golem'

[Strofo 3]
Ĉe sepbraka kandeluj'
Preĝas grizbarbulo
Ĉar li konas
Ja bo bo bo bom
La legendojn de la praga get'
Jes li konas
Ja bo bo bo bom
La legendojn de la praga get'

[Rekantaĵo]
Fermu pordojn
Kaj fenestrojn
Sonas besta ĝem'
Kaj revenu hejmеn
Ĉar sur stratoj
Apud domoj
Paŝas la Golem'

[Strofo 4]
La kreaĵ' de Rabbi Lеv
Post tridek tri jaroj
Jam revenas
Ja bo bo bo bom
Verŝi sangajn spurojn en la neĝ'
Jam revenas
Ja bo bo bo bom
Verŝi sangajn spurojn en la neĝ'

[Rekantaĵo]
Fermu pordojn
Kaj fenestrojn
Sonas besta ĝem'
Kaj revenu hejmen
Ĉar sur stratoj
Apud domoj
Paŝas la Go—
Ses, sep, ses, sep, ok
Kia terura epok'!

[Rekantaĵo]
Fermu pordojn
Kaj fenestrojn
Sonas besta ĝem'
Kaj revenu hejmen
Ĉar sur stratoj
Apud domoj
Paŝas la Golem'

[Rekantaĵo]
Fermu pordojn
Kaj fenestrojn
Sonas besta ĝem'
Kaj revenu hejmen
Ĉar sur stratoj
Apud domoj
Paŝas la Golem'

Músicas mais populares de Jomo

Outros artistas de Samba